Luiza CAROL – verkistino
(foto 2020)
Naskiĝis je la 1-a de marto 1947 en Bukareŝto (Rumanio).
Loĝas en Israelo ekde 1980.
Esperantistiĝis en 2005 pere de la programo “lernu!”.
Instruisto pri la angla kaj piano.
Denaska lingvo: la rumana.
Publikigas en la rumana (ekde 1969), la angla (ekde 1981), Esperanto (ekde 2006), kelkfoje ankaŭ en la franca aŭ la hebrea.
Verkas por infanoj kaj/aŭ plenkreskuloj: poemojn, prozaĵojn, teatraĵojn, kantojn, eseojn, tradukojn.
Ekde 2013 konstanta kontribuanto de “Juna Amiko”, eldonita en Slovakio.
Kvar kontribuoj al la simpozioj de la Rumana Akademio, Dpt de Socio-Homaj Esploroj (Kluĵo) kun eseoj pri la Esperantaj lingvo kaj kulturo (nov 2016, jun kaj okt 2017, nov 2019).
Studoj:
– La lernejo “Iulia Haşdeu” en Bukareŝto (1953 – 1964)
– Alta lernejo pri muziko no. 2 en Bukareŝto (1961-1965) (paralelaj studoj)
– Fakultato pri la angla kaj rumana, Universitato de Bukareŝto (1964 -1969)
– “lernu!” – interreta kurso pri Esperanto (aprilo 2005 – januaro 2006)
– Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (pri la historio kaj kulturo de Esperanto), gvidata de Akad. D-ro Boris KOLKER (aprilo 2006 – aprilo 2007).
Redaktora agado:
1989-2004 – en la redaktostabo de “Voices Israel”, revuo pri angla poezio.
2008-2012 – en la redaktostabo de “La Karavelo”, literatura revuo en Esperanto eldonita en Portugalio.
2008-2020 – en la redaktostabo de “Internacia Pedagogia Revuo”, eldonita en Hungario.
2008-2020 – en la redaktostabo de “Esperantista Vegetarano”, eldonita en Hungario.
Premioj en literaturaj konkursoj:
– Unua premio en “Kansas Poetry Contest” (pri poezio en la angla), Usono 1981.
– Diplomo de merito en la konkurso “Seed-In-Hand” (pri poezio en la angla), Usono 1981.
– Diplomo de merito en “Ruben Rose Poetry Competition” (pri poezio en la angla), Israelo 1991.
– Premio “Irina Gorun” (pri poezio en la rumana), Israelo 1995.
– Dua premio en “Belartaj Konkursoj”, branĉo eseo en Esperanto, Nederlando 2008
– Dua premio en “Belartaj Konkursoj”, branĉo teatraĵo en Esperanto, Pollando 2009.
– Tria premio en “Belartaj Konkursoj”, branĉo prozo en Esperanto, Kubo 2010.
– Premio en konkurso “Letero al Zamenhof” (en Esperanto), Rusio 2010.
– Premio “Luigi Minnaja” (unua premio) en “Belartaj Konkursoj”, branĉo eseo en Esperanto, Vjetnamio 2012.
– Tria premio en “Belartaj Konkursoj”, branĉo poezio en Esperanto, Vjetnamio 2012.
– Tria premio en “Belartaj Konkursoj”, branĉo teatraĵo en Esperanto, Islando 2013.
– Honora mencio en “Belartaj Konkursoj”, branĉo teatraĵo en Esperanto, Argentino 2014.
Aliaj literaturaj premioj kaj diplomoj:
– Premio “Ianculovici” pri rumana literaturo, Israelo 1995.
– Premio “Nicu Palty” (estrita de ACMEOR) pri rumana literaturo, Israelo 1998.
– Diplomo por la plej bona beletraĵkritikisto en 2006, voĉdonita de “The International Poetry Translation and Research Centre” (Internacia Centro de Tradukado kaj Esploro pri Poezio) en Guanjinkiao, Ĉinio 2007.
– Premio Choi Lai Sheung por elstara beletraĵkritikisto, Ĉinio 2010.
– Literaturaj premioj de Ĉina Radio Internacia: jan kaj sep 2018, apr kaj okt 2019.
– Prikultura premio de la Festivalo “Literaturaj vesperoj en Pădureni”, Romania 2021.
Okaze de la UK en Lisbono 2018, la kroata eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro en Durdevac ricevis la premion “Infanlibro de la jaro” por la publikigo de la libro “Tikiriki Tok el strobilo” de Luiza CAROL.